top of page
p.png
Esperanto-Poŝtkruciĝo invitas vin partopreni interŝanĝon de poŝtkartoj kun esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. 
Aliĝu, se plezurigus vin elektadi plaĉan bildkarton kaj surskribi ĝin mane, per simpla skribilo. Kaj poste trovi en via poŝtkesto bildkarton de iu el ie kun amika mesaĝo en Esperanto!

Kiam vi ekhavos emon sendi pli ol unu bildkarton, plenigu la formularon. Via mendo estos unuopa, ĝi ne funkcios por ĉiu monato!
Certe, vi jam devas esti aliĝinta al EoPK.

Mi deziras sendi pli ol 1 bildkarton

Kiel surskribi bildkarton en Esperanto
ES (hispana)
FR (franca)

IT (itala)
PT (portugala)
RU (rusa)


Se vi volas helpi al neesperantistoj partopreni EoPK, verku por ili instrukciojn en via nacia lingvo laŭ la ŝablono.

Kion Fari?

- Plenigu la aliĝilon.
- Trovu aŭtomatan mesaĝon (ekzemplon vidu sube) en via retpoŝta kesto. 
- Aĉetu kaj plenigu la bildkarton.
- Vizitu poŝtejon kaj sendu la bildkarton al tiu, kies adreson vi ricevis. 
- Raportu pri la sendo ĉi tie: VKontakte aŭ Facebook.

(Dato) (Via PK-nomo) sendis bildkarton al (lando).
Ekzemple:
La 29-an de marto 2017 Mirina sendis bildkarton al Rusio.
 

- Kontroladu vian ĉepordan poŝtkeston! Iam ankaŭ vi ricevos la bildkarton! 
- Raportu pri la ricevo ĉi tie: VKontakte aŭ Facebook.

(Dato) (Via PK-nomo) ricevis bildkarton de (nomo de la sendinto). 
Ekzemple:
La 30-an de majo 2017 Mirina ricevis bildkarton de Markus. + (dezirinde) foto de la ricevita bildkarto kaj dankaj vortoj al Markus.

Dankon!

La 25-an daton de ĉiu monato ĉiuj aliĝintoj ricevados novan adreson por sendi bildkarton.

Pacience atendu,

senprokraste sendu!

​La ALIĜILO aŭtomate kompilos la informaron pri vi
por via korespondpartnero laŭ la jena modelo:

 

Mirina (nask. 10.11.) 
Irina Gonĉarova
str. Molodjoĵnaja, 38-10
urbo ODINCOVO, Moskva provinco, RUSIO

143003
​Preferata temaro: desegnitaj bildoj, libraj ilustraĵoj, Esperantaj eventoj,

​gratulkartoj kun nacilingvaj surskriboj okaze de naciaj festoj 

bottom of page