top of page
p.png

Ĉi tie vi trovos informojn pri niaj konkursoj, kiujn organizas niaj EoPK-partoprenantoj.

Nun ne estas aktualaj konkursoj.

Pasintaj konkursoj

Konkurso de Mirina (2018)

Memorero pri la somero: foto kiel bildkarto

Karaj! Mi kore invitas vin al nova konkurso de la organizantoj! Ĝi celas plibeligi nian paĝaron, pli proksime interkonatigi nin kaj sciigi al ni ion novan.
Kiel partopreni?

  1. Elektu el viaj someraj fotoj tiujn, kiuj, laŭ vi, povus esti belaj bildkartoj. Aŭ faru tiajn fotobildojn nun! La temo ne gravas.

  2. Verku 2-4-linian komenton al la foto: ĉu rakontu ion interesan pri la loko, ĉu pri viaj travivaĵoj ĉi tie, ĉu pri viaj sentoj, kiujn elvoras la bildo - ktp.

  3. Afiŝu la fotojn kun la komentoj en Fb- aŭ vK-grupoj de EoPK aŭ sendu al la elektronika adreso de la organizantoj.

Fotoj devas esti senditaj de la fotisto. De unu persono akceptatas ne pli ol tri fotoj. Ĉiu foto partoprenas la konkurson aparte.
La 25-an de septembro mi elektos la plej plaĉan - laŭ mia gusto - fotobildkarton - kaj anoncos la gajninto(j)n. Kio estos la premio? Sekreto!!! Ni vivos - ni vidos!
Sukcesojn!

Rezultoj de konkurso de Mirina (2018)

Memorero pri la somero: foto kiel bildkarto

Premio 1 
La premion gajnis la jenaj 12 fotoj, elektitaj de Mirina (laŭ alfabeta ordo de la titolo): 

  1. Boatoj ĉe strando de la Finna Golfo. Foto de Raita Pyhälä (Finnlando) 

  2. Cabo da Roca — la plej okcidenta kabo de Eŭrazio. Portugalio. Foto de Elizaveta Ĥodak (Rusio) 

  3. Danubo kaj la rekonstruita urboparto. La historia urbocentro estis inundita en1972 pro konstruado de la akvocentralo. Foto de Gabriella Stier (Rumanio) 

  4. La sekura enirejo al kaktaj ĝardenoj proksime al u. Kuernavaka. Foto de Luis Ignacio Raudón Uribe (Meksiko) 

  5. Lisbona tramo. Portugalio. Foto de Elizaveta Ĥodak (Rusio) 

  6. “Rigardante al suno tra betulaj folioj..." Foto de Maria Koĉetkova (Rusio) 

  7. Sabla Kastelo. Foto de Fabienne Van Der Slagmolen (Belgio) 

  8. San-Marino, la Tria Turo. Foto de Francesco Fagnani (Italio) 

  9. Sinaia. Kastelo Peleŝ (1873-1914), la rezidejo de rumanaj reĝoj. Foto de Gabriella Stier (Rumanio) 

  10. Somero ankoraŭ ne pasis (Eilenriede - urba arbaro de Hanovro). Foto de Carolin Weemeyer (Germanio) 

  11. Sunsubiro en Akapulko. La Suno spektakle adiaŭas la homojn: “ Dormu trankvile!” Foto de Luis Ignacio Raudón Uribe (Meksiko) 

  12. Teatro Politeama. Lisbono. Foto de Elizaveta Ĥodak (Rusio)

12cxiuj.png

Premio 2 
La premion gajnis Svetlana Konjaŝova (Rusio) pro la subskriboj de la tri propraj fotoj: 

1. Katino Lusja

Surarbiĝis la katino: 

Jen humoro, jen fascino! 

2. Klematido dum la nuna somero

Klematido, floranta dum somero : 

Grandioza kaskad', mielaero. 

3. Graveda lacerto en klematido

Somere floranta blanknubo - 

Belega azilo sen dubo.

13ciuj.png

Konkurso de Markus (2017)

Karaj partoprenantoj de EoPK! 
La 20-an de februaro 2018 en Apudmoskvo komenciĝos la unua tutrusia AMO-seminario, kiun daŭrigos la tradicia por MEA MASI lingvomergiĝo APERo-12
Okaze de tiuj ĉi gravaj eventoj mi anoncas simplan konkurson. 
Necesas sendi al mi bildkarton ĝis la 20-a de februaro 2018. 
Mia adreso jenas: 
str. Teplyj Stan, 27-220, 
urbo Moskvo, Rusio, 117133. 

Post la 25-a de februaro, kiam finiĝos la ambaŭ aranĝoj, mi elektos 3 el la ricevitaj bildkartoj: 
- la eksterlanda bildkarto, veninta la unua; 
- la plej bela bildkarto laŭ mi; 
- hazarde elektita bildkarto. 
La sendintoj de tiuj bildkartoj ricevos premie la "Malgrandan gvidlibron pri Moskvo" en Esperanto, verkitan de Nikolao Gudskov (88 paĝoj) kaj eldonitan en 2000. 
NB! Se vi venkos, sed via bildkarto estos sen via poŝtadreso, mi ne povos sendi al vi la libron. 
Estime -
Markus, la organizanto de EoPK

Rezultoj de la Konkurso de Markus (2017)

La konkurso finiĝis kaj mi ricevis 16 bildkartojn de 13 homoj. 3 homoj sendis po 1 koverto kun 2 bildkartoj.
Mi ricevis bildkarton el Belgio, Portugalio, Germanio (3), Hispanio, Meksikio, Romanio, Rusio (2), Francio kaj Pollando.
Dankon al ĉiuj kiu partoprenis en mia konkurso!
Jen la rezultoj:
1. La unua eksterlanda bildkarto - Stefan Knauf el Germanio
2. La plej bela bildkarto - Jose Salguero el Hispanio (la bildkarto estas mane desegnita!!!)
3. Hazarda bildkarto - Jean-François Bettus (mi ricevis ĝin hodiaŭ vespere!!!)

Venkintoj, Atendu la libron en via poŝtkesto. Mi sendis ilin la 2-an de marto.
PS: EoPKanoj, ĉu neniu ne volas ankaŭ organizi la konkurson?

111.jpeg
bottom of page