top of page
p.png

Ĉi tie vi trovos la plej oftajn kaj gravajn demandojn, kiujn niaj partoprenantoj demandis al ni.
Se vi ne trovis respondon al via demando sube, sendu viajn demandojn al: bildkarto@gmail.com.

Oftaj demandoj

Plenigo de la Aliĝilo 

1. Kia diferenco estas inter nomo kaj voknomo por gekorespondamiko? 

RESPONDO: Nomo estas la oficiala identigilo, kiu devas esti en la adreso. Ĉe bezono per koncerna dokumento vi povus pruvi, ke ĝuste vi estas la persono, al kiu la poŝtaĵo estis adresita. En la kazo de Rusio ĝi nepre devas enhavi la familinomon (Ekzemple: Irina Gonĉarova). Voknomo estas unu el viaj nomoj, aŭ kromnomo, aŭ iu speciala nomo por EoPK (Ekzemple: Mirina). 

2. Kiucele mi skribu mian naskiĝtagon? 

RESPONDO: Tio ne estas nepra. Sed se vi enskribas la naskiĝtagon, la korespondpartneroj ricevos ĝin kaj povos ekdeziri skribi al vi ankaŭ gratulkarton okaze de via naskiĝtago. 

3. Ĉu mi skribu mian plenan poŝtadreson ĝuste tiel, kiel ĝi devas esti skribata sur la poŝtkarto? 

RESPONDO: Jes. Sed ne forgesu sur la poŝtkarto komence skribi la oficialan nomon de la adresito. 

4. Kiom da temoj mi rajtas elekti? 

RESPONDO: Iom ajn. Sed se vi emas elekti ĉiujn, prefere elektu ne gravas (tiu varianto estas en la fino de la listo). 

5. Kio estas lingva nivelo? Mi ne scias la mian. 

RESPONDO: Se vi estas komencanto, elektu A, se vi estas spertulo, elektu C. Se vi ne opinias vin fluparolanta spertulo, sed rapide kaj bone komprenas ĉion, kio estas skribita ĉi tie, kuraĝe elektu B2, se vi iam hezitas pri la kompreno kaj bezonas vortaron, elektu B1. Neniun interesas via lingva nivelo, krom la aŭtomatan statistikilon. 

6. Kion mi skribu, se la fonto, el kiu mi eksciis pri EoPK, ne estas en la listo? 

RESPONDO: Tiukaze skribu la titolon de la fonto en la lasta linio (Alio). 

7. Kion mi skribu, se pri EoPK min informis persono? 

RESPONDO: Interesa varianto! Nepre skribu nomon de la persono apud la vorto Alio! Se tiu sama nomo aperos ankaŭ en aliaj aliĝiloj, la persono premie ricevos dankan bildkarton de la organizantoj! 

8. Kion fari, se mi sendis aliĝilon kun eraro aŭ mi bezonas ŝanĝi miajn donitaĵojn? 

RESPONDO: Necesas denove registriĝi! Kaj samtempe nepre peti la organizantojn nuligi vian antaŭan (eraran) aliĝilon, skribinte al: bildkarto@gmail.com 


Informoj pri korespondantoj 

9. Kial mi ricevadas ĝuste tiu(j)n ĉi adreso(j)n? 

RESPONDO: La programo aŭtomate elektas iun personon el inter la jam aliĝintaj al la EoPK kaj sendas ties datumojn al vi. Teorie vi povas dum aliaj dissendoj ricevi la saman adresaton. Tiu verŝajneco malpligrandiĝas kun kresko de la kvanto de la aliĝintoj al EoPK. 

10. Kion ekscias pri mi la persono, kiu ricevas miajn donitaĵojn? 

RESPONDO: La samon, kion ekscias vi, ricevinte adreson por bildkartsendo. 
Tiuj datumoj estas: 
- Voknomo (naskiĝtago) 
- Oficiala nomo, skribata antaŭ la adreso 
- Adreso 
- Preferata temaro (elektita de la adresato dum plenigo de la aliĝilo). 


Bildkarto 

11. Kie mi povas aĉeti bildkartojn? En mia poŝtejo ne estas bona elekto. 

RESPONDO: Serĉu en grandaj librovendejoj kaj en gazetaj butikoj. En Interreto ekzistas multaj interesaj bildkartvendejoj. 

12. Ĉu gravas formo kaj grando de poŝtkarto? 

RESPONDO: Ĝenerale ne gravas. Sed pli grandan filatelian valoron havas la poŝtkartoj de la dimencio ~ 10x15 sm. 

13. Ĉu la sendatan bildkarton necesas meti en koverton? 

RESPONDO: Ne. Enkovertigita bildkarto estas jam letero. EoPK estas interŝanĝo de poŝtkartoj – ne leteroj. Poŝtkarto devas havi adreso(j)n, poŝtmarko(j)n, poŝtajn stampojn. Tia poŝtkarto eĉ por kolektanto-filatelisto povus havi valoron. Ankaŭ esperantistoj povus organizi el tiuj poŝtkartoj filatelian ekspozicion. Tamen se vi preferas pli bone protekti la karton, uzu koverton. 


Surskribo de poŝtkarto 

14. Kiel skribi la adreson de la korespondanto? 

RESPONDO: Reskribu la ricevitajn donitaĵojn: 
- Oficiala nomo de la adresato 
- Adreso: strato, numero de la domo, se estas – numero de la loĝejo, URBO, provinco, LANDO (preferinde – en via nacia lingvo), poŝta indekso (nepre!!!) 

15. Ĉu mi devas skribi mian propran adreson sur la sendata poŝtkarto? 

RESPONDO: Se vi volas, ke akcidente la bildkarto nepre ne perdiĝu, sed revenu al vi, skribu vian adreson. Ĝia loko estas – la maldekstra supra angulo de la poŝtkarto. Skribu ĝin per etaj literoj, uzu komence la vorton From: 

16. Kiun tekston skribi? 

RESPONDO: Estas via libervolo, kompreneble! Sed se vi estas frua komencanto, vi rajtas skribi nur kelkajn vortojn, ekzemple, kiel vi nomiĝas kaj el kiu loko sendas la saluton al via korespondanto. Aldonu, eble, iujn bonajn dezirojn. Kaj ne forgesi akuzativon! ;) 


Kiom kostas la sendo? 

17. Kiom kostas sendi poŝtkarton el/en Rusio? 

RESPONDO: Ekde la 1-a de januaro 2017 per la Poŝto de Rusio sendo de la: 
- simpla poŝtkarto sen koverto kostas 14 rublojn / per avio - 35 rublojn 
- simpla letero (=bildkarto en koverto) ĝis 20 gramojn peza kostas 19 rublojn 
- simpla poŝtkarto internacia sen koverto kostas 35 rublojn / per avio - 40 rublojn 
- simpla letero (=bildkarto en koverto) ĝis 20 gramojn peza kostas 35 rublojn / per avio - 40 rublojn. 

18. En Rusio en diversaj poŝtejoj sendo de bildkarto kostas diverse! Kion fari? 

RESPONDO: Foje okazas. Por eviti konfuzojn en la disputoj kun la nekompetentaj poŝtoficistoj, ni konsilas al vi aranĝi ĉion mem: 
- anticipe aĉeti interesajn bildkartojn laŭ via gusto, 
- aĉeti ankaŭ poŝtmarkojn de ĝusta valoro, 
- subskribi kaj afranki la poŝtkartojn hejme 
- enĵeti la aranĝitan poŝtkarton en la poŝtkeston (prefere en la poŝtejo). 

19. Kiom kostas sendi poŝtkarton el/en diversaj landoj? 

RESPONDO: La prezo de poŝtsendado diversas en diversaj landoj. Necesas ekscii la prezojn en la poŝtejoj kaj tie aĉeti la poŝtmarkojn. 

20. Mi jam sendis mian unuan bildkarton. Kiam mi ricevos la novan adreson por sendi bildkarton al alia esperantisto? 

RESPONDO: La 25-an daton de ĉiu monato ĉiuj aliĝintoj al EoPK ricevados novan adreson por sendi bildkarton. Pacience atendu, senprokraste sendu! 

PS: Se vi ne plu deziras partopreni la EoPK, bonvolu nepre averti la organizantojn bildkarto@gmail.com por ke ni eligu viajn donitaĵojn el la distribua listo. Sed prefere – restu kun Esperanto-Poŝtkruciĝo!

bottom of page